por ekz1
dn 1
ekz1
fino
Tiu proceduro estas rekursiva ĉar la proceduro ekz1 estas vokata je la lasta linio. Dum la rulado,
oni konstatas ke la testudo ne ĉesas turniĝi. Por haltigi la programon, oni nepre premu la butonon
STOP.
Antaŭ ĉio, jen tri novaj primitivoj:
- atendu nombro atendu 60
Haltigu la programon dum tiom da 60onoj de sekundo kiel indikite.
Ekzemple, atendu 120 haltigos la programon dum du sekundoj.
- gum,gumskrapu gumskrapu
Kiam la testudo moviĝas, ĝi forviŝas anstataŭ skribi post si.
- desegne desegne
Metu la testudon en la moduson de klasika desegno: la testudo skribas post si dum moviĝi.
por ekz2
an 200 gum atendu 60
man 200 desegne dn 6
ekz2
fino
Nur restas ruli tiun programon. Je ĉiu sekundo la sama motivo rekomenciĝas kaj la programo ŝajnigas
sekundhorloĝon!